13012181530

Читать онлайн «La bona lingvo»

Автор Клод Пирон

Negrave. Mi tiom enamiĝis al ĝi, ke ĝi fariĝis la lingvo plej uzata en mia pensado. Kiam mi estis sola, mi parolis per ĝi laŭtvoĉe, por frandi ĝiajn sonojn, kaj probable ankaŭ por la plezuro konstati, kiel kontentige vortoj surprize trafaj spontane formiĝas en mi. Mi ne serĉis tiujn vortojn. Mi nur havis penson, kaj eldirante ĝin, mi mire rimarkis ian novkombinon, kiun mi trovis plaĉa kaj esprima. Kun ĉiu tago kreskis mia admiro al la lingvo. Mi uzis ĝin por verki taglibron, en kiu lokiĝis ankaŭ multaj kantoj kaj poemoj.

Post iu tempo, unu el miaj fratoj lernis la lingvon, kaj, ĉar la cirkonstancoj apartigis nin dum unu jaro, ĝi iĝis tiutempe nia letera komunikilo. Ĝi rolis por ni kiel sekreta lingvo. Perfekte taŭga.

Kaj jen, kiam mi estis 15-jara, sekve al hazardoj, kiujn detaligi estus tro tede, mi ekkonis la Esperanto-mondon. Mi estis ege ĝoja ekscii, ke mia frato kaj mi ne estas soluloj, ke ankaŭ aliaj homoj admiras la zamenhofan mirindaĵon, kaj aktive uzas ĝin. Ve! La unua renkonto estis katastrofa. Mi defalis de plej alte. El la vundo (la traŭmo, se vi preferas fakĵargoni), kiun mi travivis tiufoje, mi neniam resaniĝis. Tiuj franclingvanoj parolis ne tre flue, multaj eĉ preskaŭ balbute, pro nebona regado de la lingvo, kaj ili uzis, kun terura lastsilaba akcentado, ĉiaspecajn vortojn, kiujn – laŭ mia tiama impreso – ili simple ĉerpis el aliaj lingvoj, ĉefe el la franca, maskante la fremdecon per esperantaj finaĵoj.

Eble jam okazis al vi, ke en malnova urbo vi ege ŝatis placon, ĉar ĝin ame kaj arte aranĝis, antaŭ longe, homoj plej talentaj, kaj jen vi revenas post iom longa restado alilande, antaŭĝojas la revidon kaj... ĉio estas fuŝita. La harmonion de la loko oni mortbatis: malaperis la malnovaj tilioj, kiuj ornamis ĝin kaj plaĉe bonodoris, staras nun moderna alta konstruaĵo, kiu fuŝas la tutan etoson, oni forprenis la antikvan fontanon por fari spacon por la aŭtoj, unuvorte, oni multrilate difektis ion plej karan al via koro.

Sakrilegio!, vi diras al vi, amare.

Tian senton mi havis, renkontante miajn unuajn esperantistojn. Ili difektis ion, kio estis sankta. Ili ne konsciis la belecon. Pri la fekundeco de la genia sistemo, ili ŝajne havis neniun ideon. Kaj la lingvon ili tiom komplikis al si, ke ili ne povis uzi ĝin flue. Mi sentis min perfidita.

Sed samtempe mi eksciis, ke Esperanto uziĝas tutmonde. Jes, eĉ en Japanio kaj Ĉinio, eĉ en Orienta Eŭropo, eĉ en Sudameriko. Resti sola kun mia riĉa, flua, sed bazvortara lingvo estus stulte. Por la kontaktoj mi do rezignacie akceptis (iom) ŝanĝi mian lingvaĵon. Baldaŭ mi korespondis kun diverslandaj esperantistoj, i. a. knaboj el orienta Azio, samaĝaj kiel mi, kun kiuj mi interŝanĝis plej interesajn leterojn. Kaj jen dua suprizo: iliaj leteroj, kvankam ne plene laŭnormaj gramatike, estis en la sama lingvo, kiun mi sola, aŭ kun mia frato, praktikis dum tri jaroj! Ni povis tuŝi ĉiajn temojn, kaj perfekte interkompreniĝis. Ni intersendis ŝercojn kaj poemojn, kaj por tio ne necesis dikaj vortaroj. Mi retrovis plezure la bonan lingvon, kiun mi tiom amis...