13012181530

Читать онлайн «La bona lingvo»

Автор Клод Пирон

Stranga esperantisteco

Mia intereso pri lingvoj sendube fontas el mia junaĝa malkovro de Esperanto, kiu okazis jene. Mi estis naŭjara, kiam trafis en miajn manojn multlingva presita papereto, kiu akompanis tiuepoke (1939, 1940) filmojn produktatajn de la firmao Gevaert. Ĝi entenis du partojn; la dua titoliĝis Garantio kaj pri la unua mi memoras nur, ke ĝi komenciĝis per la vorto Senpaga. Tiu vorto kvazaŭ hipnotigis min, tiom ĝi malsimilis al sia traduko en la aliaj lingvoj. Kaj jen fulme ekkompreno ekbrilis en mi: en mia loka dialekto, ja, /sẽ/ signifis "sen" kaj /pají/ "pagi". Ke en tiu lingvo kun la stranga nomo (stranga per tio, ke ĝi elvokis nek landon nek popolon) la franca gratuit esprimiĝas per unu vorto kunmetita el la ideoj "sen" kaj "pagi", tio estis pli ol mirinda: admirinda. Tiusekunde mi enamiĝis al la lingvo. Kaj mi decidis, ke iam mi scios ĝin.

Dum du jaroj mi provis trovi manieron lerni la miraklan lingvon, sed vane. Mi trovis en la granda franca vortaro Larousse mallongan klarigon indikantan la funkcion de ĉiu finaĵo, kaj per ĝi mi analizis mian Gevaert-dokumenton, pli kaj pli admire, sed ankaŭ pli kaj pli malĝoja pri la nepovo lerni plu. Unu el miaj onkloj estis siatempe esperantisto kaj ankoraŭ havis librojn pri la lingvo, sed li loĝis malproksime kaj pri lia iama aparteno al la movado mi eksciis nur post pluraj jaroj.

Fakte, min helpis hazardo. En iu subtegmento, amiko trovis malnovan volumon, kiu estis bindita kolekto de revuo porknaba el la jaroj 20-aj. En ĉiu numero troviĝis Esperanto-leciono. Avide mi ĵetiĝis sur ĝin. Post eble tri monatoj mi legis la lastan tekston, kiun mi plene komprenis.

Kvankam mi neniam uzis la lingvon aktive, escepte por fari la ekzercojn, mi havis la senton, ke mi nun posedas ĝin. Eble miaj subjektivaj starpunktoj pri la lingvo devenas de tio, ke el tiu iluzio mi neniam resaniĝis. Estis infaneca reago: la fakto, ke mi atingis la lastan lecionon, signifis por mi, ke mia studo nun estas kompleta.

Iusence, ĝi montriĝis kompleta: mi povis per ĝi esprimi ion ajn. La radikaro, kiun mi disponis, estis limigita. Sed la ebloj kombini, kiujn la strukturoj de la lingvo al mi havigis, estis tiel vastaj, ke mi ne devis peni multe por trovi solvon al ĉiuj esprimproblemoj. Mi bedaŭrinde ne memoras verajn ekzemplojn, sed la sistemo estis jena: se mi bezonis vorton por la koncepto "imagu al vi", kaj tiu ne troviĝis en mia vortprovizo, neniam mi pensus, ke mi povus enkonduki novan radikon, mi provis esprimi la ideon per la haveblaj elementoj. Mi do diris, ekzemple, bildigu al vi aŭ prezentu al vi. Se mankis la vorto "traduki", mi diris translingvigi aŭ alilingvigi, aŭ uzis formon kiel esperantigi, elangligi, k. s. Fakte, kiel dirite, la du menciitaj radikoj troviĝis en mia vortareto, sed mi tamen uzis ankaŭ la sinonimojn, kiujn mi elpensis, ĉar ĝuste la fekundeco de la vortfara sistemo estis por mi plej dankoveka donaco, senkompare ĝojdona.

Tiutempe, mi ne sciis, ke ekzistas esperantistoj. La plenkreskuloj, kiujn mi demandis pri la verko de Zamenhof, respondis, ke temas pri fiaskinta projekto, aŭ pri speco de eksperimenta lingvo, kiun neniu iam ajn parolis.