Tri pliaj konvinkofontoj
Al tiu historio mi devas aldoni tri faktojn por klarigi, kial mi preferas kombini elementojn el la baza provizo, kiam tio eblas por esprimi la koncernan ideon, ol uzi vortojn transprenitajn el nacilingvo.
Unue, mia ĉina korespondanto enkondukis min en sian lingvon, kaj mi efektive ĝin plu lernis, ĝis, post multaj jaroj, mi ricevis diplomon pri ĝi. Mi do rimarkis, ke er-kombinemo ne estas fantazio mia, sed ke ekzistas lingvoj, en kiuj ĝi estas la normala maniero riĉigi la vortaron. Ŝokis mian senton pri justeco, ke kiam mi, okcidentano, unuafoje en mia vivo renkontas en ĉina teksto la vortojn "helikoptero" aŭ "teologio", mi ilin tuj komprenas, malgraŭ la plena ĉineco de ilia aspekto, ĉar ili estas formitaj el jam konataj eroj, dum ĉino lerninta Esperanton devas ĉu diveni laŭ la kunteksto (sed ne ĉiam estas kompreniga kunteksto), ĉu traserĉi vortaron, ĉu miskompreni (teologo unuavide ŝajnas esti fakulo pri teo; ni ja nomas vinologo la fakulon pri vino, kaj en lando, kie estas multaj specoj de teo, kun subtilaj aromnuancoj, ekzistas rilate al teo homoj kompareblaj al vinologoj pri vino). Ankoraŭ nun, la neegaleco sentiĝas dolore: kial mia lingvo stumbligas lin, dum lia min helpas?
Dua grava faktoro en mia starpunkto estas, ke mi fariĝis tradukisto en UN. Nu, profesia tradukisto ne rajtas fabriki lingvon laŭplaĉe. Lia tasko estas transigi en sistemon, kiu estas, kio ĝi estas – kun la propraj mankoj kaj limigoj – pensojn esprimitajn en alia sistemo. En UN, ni tradukis ĉefe el la angla. En tiu lingvo ekzistas grandega kvanto da vortoj, kiuj ne havas samsencaĵon en la franca. Ĉiufoje, kiam tradukisto renkontas vortojn kiel to fix, pattern aŭ issue, li devas elpensi taŭgan manieron esprimi la ideon laŭ la koncerna frazo, ĉar li ne disponas jam-pretajn francigojn, ĉiatekste uzeblajn, same kiel ne ekzistas jam-preta francigo de vortoj kiel trafa, taŭga aŭ amikumi. Alivorte, tradukisto, se li volas konservi sian postenon, devas akcepti la principon: "mi adaptu min al la lingvo, ne la lingvon al mi".
En UN mi travivis rilate la francan ion similan al tio, kion mi sentis kiel 12-jarulo rilate al Esperanto: la sistemon mi ne rajtas ŝanĝi, mi trejnu min trovi la solvojn al la esprimproblemoj kadre de la sistemo. Nur tia disciplino, miaopinie, ebligas plene malkovri la riĉaĵojn, kiujn ĉiu lingvo latente portas en si.La tria faktoro estas, ke, forlasinte la tradukan profesion, mi fariĝis plifeliĉigisto. Bonvolu pardoni la enkondukon de tiu vorto, sed ĝi estas trafa ekzemplo pri miaj esprimproblemoj. En la franca, mi neniam scias, kiel difini min laŭprofesie. Mi oficiale estas psikanalizisto kaj psikoterapiisto. Sed psikanalizo inkluzivas teoriojn kaj praktikojn, kiujn mi ne aprobas kaj ne uzas, kaj "terapiisto" elvokas la kuracadon de malsanulo, dum la homoj, kiuj venas al mi, ne estas speciale malsanaj. Mia agado konsistas el tio, ke mi helpas (aŭ provas helpi) ilin fariĝi pli feliĉaj. Esperanto ebligas esprimi unuvorte, kion mi franclingve povas klarigi nur per longa frazoĉeno.