13012181530

Читать онлайн «La bona lingvo»

Автор Клод Пирон

Bona lingvo, kontraste al malbona lingvouzo. Kion signifas uzi malbonan lingvon? Neklara esprimo, eble. Tamen ni diras, ke tiu aŭ tiu bone parolas aŭ verkas, tiu alia malbone. Devas esti io ĝusta en tiu juĝo, eĉ se la meza esperantisto ne povus taŭge precizigi, kio. Jes, pli bona lingvo kaj lingvo malpli bona ekzistas tiusence. Sed kio estas la bona lingvo?

Pri tiu bona lingvo – en la diversaj sencoj de la vorto – mi ŝatus dividi kun vi la fruktojn de mia meditado. Sed, kiam mi traktos pri punktoj, pri kiuj homoj disopinias, bone konsciu, ke mi esprimos nur mian senton, aŭ la konkludon de mia pripensado, ne "veron", kiun mi volus trudi, timante, ke, se oni ne respektos ĝin, Esperanto disfalos.

Mi fidas je la sana prudento de nia kolektivo. Esperanto, kiel ĉiu vivanta lingvo, prezentas diversajn formojn; ili estas kelkfoje tre rivalaj, ĉar ili spegulas konkurajn konceptadojn pri la esenco de monda komunikilo. Eble du formoj de Esperanto kunekzistos senĝene, same kiel nun kunekzistas la brita kaj la usona formoj de la angla. Sed pli probable la historia evoluo favoros unu el tiuj formoj. Miaopinie, neniu aŭtoritato elektos. Decidos, nekonscie, la uzantaro, laŭ ekvilibro inter bezonoj kaj ebloj, inter diversaj manieroj taksi belecon kaj klarecon. Instinkte ĝi trovos, kio plej bone taŭgas por ĉiuj en la lingvo-evoluiga ludo. Tiel ja lingvo disvolviĝas. Kaj, kvankam tion multaj ŝajne ankoraŭ ne rimarkis, Esperanto ne plu estas projekto; ĝi estas lingvo.

Jes, pri ĉio ĉi mi dezirus ĉi-verke babili. Sed eble, unue, mi klarigu, kial.

Iom pri la fono de ĉi tiu verketo

De pluraj flankoj oni petas min verki broŝuron por difini mian starpunkton pri Esperanto iom pli detale ol en la kelkaj artikoloj, kiujn mi publikigis. Mi tion des pli volonte faros, ĉar mi ricevas, letere aŭ parole, multajn demandojn pri tiu aŭ alia punkto, kaj ofte mi pensis, ke estas bedaŭrinde ne publikigi la respondojn, ĉar, kiel ajn subjektivaj ili estas, ili povas interesi pli ol unuopulon.

Mi ĵus uzis la vorton subjektiva. Iom da komentado necesus tiurilate. Mi ŝatus objektivi. Sed de pluraj jardekoj nun mi observadas diskutojn pri lingvoj, en kadroj plej diversaj, kaj ĉiufoje min frapas la konstato, ke objektiveco tiukampe aperas neebla. Kial? Verŝajne ĉar lingvo estas tiel intime ligita al la kerno de nia konscio pri ni mem kaj pri nia identeco, samkiel al la prarilatoj kun tiuj, kiuj instruis al ni paroli (plej ofte la patrino), ke nia sinteno pri ĝi estas multe pli ol intelekta starpunkto, eĉ se tion ni ne povas vidi mem: ĝi estas interplektita kun primitivaj sentoj kaj emocioj kuŝantaj tre profunde en ni, kiuj sen nia scio enmiksiĝas tuj ĉe mencio de lingvo. Tial diskuto pri lingva punkto emas eksciti nin pli ol la situacio pravigus.

Objektivi mi do provos, sed kun plena konscio, ke, plej probable, ne prosperos al mi. Por ke vi povu rigardi miajn konsiderojn kun kiel eble plej granda distanco – t. e. por ke vi povu juĝi, kion mi ĉi-sube diros, restante kiel eble plej libera, plej neinfluata de mi – mi tuj klarigos la fontojn de mia prilingva subjektiveco. Pli bone komprenante, kiel kaj kial mi alvenis al mia nuna vidpunkto, vi povos pli ĝuste taksi, kiom ĝi validas via-kaze. Mi esperas, ke vi bonvolos afable pardoni tian sinprezenton: ĝi ŝajnas al mi necesa, por ke ĉio estu klara inter ni. Se tiu historio ne interesas vin, transiru tuj al la dua ĉapitro.