13012181530

Читать онлайн «La bona lingvo»

Автор Клод Пирон

Se ĉia traduko de la verlena strofo ne uzanta la vorton langvoro ŝajnas al vi pala, mi emos pensi, ke vin kaptis la sopiro havi en Esperanto lingvon perfektan. Tia deziro estas plej natura: Esperanto, eĉ se nur pro la nomo mem, vivigas esperojn, kaj unu el la esperoj kuŝantaj funde de nia koro estas eniĝi en perfektan mondon, kie ne plu estus zorgoj aŭ malagrablaĵoj, ĉar ĉio perfekte funkcius. Ve, tia mondo ĉi-tere estas iluzia. Perfekto estas io absoluta, kaj ni vivas nun en mondo de relativeco. Kvankam komuna kaj normala, la sopiro ĉi-vive renkonti perfektecon fakte apartenas al infana aŭ adoleskula tavolo de nia psiko; la plej matura parto de ni rezignis ĝin, ĉu entute, ĉu almenaŭ rilate al la vivo sur nia planedo, ĉi-flanke de morto.

Se ni volas pensi pri Esperanto realisme kaj juste, ni devas anstataŭigi la absolutan koncepton "perfekta", niamense, per la relativa "plejbona". Se ni akceptos langvoro kaj similajn radikojn, la lingvo ne estos plejbona, eĉ se ĝi ebligos perfektajn elfrancigojn, ĉar ĝi ne ebligos samperfekte traduki el aliaj kulturoj. En rusaj poemoj kaj kantoj oftas la vorto toska. La rusa-esperanta vortaro de Bokarev tradukas ĝin per "sopiro, melankolio, angoro". Tiuj tri sufiĉe distancas unu de la alia por ke vi tuj komprenu, ke neniu perfekte esprimas la koncepton aŭ la sentojn elvokatajn de la rusa vorto. Por samperfekte traduki Puŝkin kiel Verlaine, ni do devus enkonduki tosko. Sed kio pri la portugala saudade, pri la angla gloom? Kaj pri la multaj francaj vortoj aliaj ol langueur, por kiuj mankas absolute ĝusta traduko?

En la francan ne eblas perfekte traduki la esperantan sopiri. La lingvo tamen bonege funkcias literature. Saĝeco kaj sentomatureco postulas, ke ni rezignu nian deziron je perfekta interlingvo. Ni havas lingvon ege riĉan, pli riĉan kaj pli flekseblan ol multaj grandliteraturaj lingvoj, kiel montras multaj niaj reallingvaj tradukoj.

Kiel poezia traduklingvo, ĝi superas ĉiun, kiun mi sufiĉe scias por povi juĝi. Ke ĝi ne estas perfekta, tio ne estas manko; tio igas ĝin pli homa: bona lingvo.

Pliaj tradukprovoj

Sed ni revenu al Verlaine. Jen kelkaj aliaj provoj:

Aŭtunsezon'

Per violon'

Plende sonas,

Kaj vunda lul'

Al dolĉa nul'

Min fordonas.       

La ĝema son'

De l' violon'

Velksezona

Vundpelas min       

Al koroŝlim'

Unutona.

La plenda son'

De l' violon'

Velksezona

Vundas min ĉe       

Koro per ve'

Unutona.

Singulta son'

De violon'

Velksezona

Min vundas plu

Per kor-enu'

Unutona.

Mi ne kontrolis pri ĉiuj pecoj, sed la laste prezentita enhavas nur vortojn el la Fundamento. Ankaŭ la plimulto el la aliaj, plej probable. Kvankam, kiel dirite, farinto mem ne povas objektive juĝi, ĉi tiu lasta ŝajnas al mi tre fidela al la originala verlenaĵo, kaj forme, kaj sence, kaj etose. Ĉiuj konceptoj/elvokaĵoj de la originalo retroviĝas en ĝi, escepte de la "longeco" de la plorsingultado, kiun ankaŭ Kalocsay ellasis (se vi trovas, ke singulta long' aŭ singultolong' estas komprenebla, aŭ almenaŭ elvokas ion, ni povus tiel korekti la unuan verson kaj ricevi vere senmankan tradukon; fakte, la vorto plu iom esprimas tiun ideon miatekste). Krome, ili staras en ekzakte la sama ordo, kiel en la franca strofo, la senco estas ĝuste redonita, kaj la ritmo muzikas precize kiel en la verlenaĵo.