Читать онлайн «LA SKELETA BRIGADO»

Автор Енэ Рейтэ

Annotation

aventura romano

Jenő Rejtő. LA SKELETA BRIGADO

Unua ĉapitro

Dua ĉapitro

Tria ĉapitro

Kvara ĉapitro

Kvina ĉapitro

Sesa ĉapitro

Sepa ĉapitro

Oka ĉapitro

Naŭa ĉapitro

Deka ĉapitro

Dekunua ĉapitro

Dekdua ĉapitro

Dektria ĉapitro

Dekkvara ĉapitro

Dekkvina ĉapitro

Deksesa ĉapitro

Deksepa ĉapitro

Dekoka ĉapitro

Deknaŭa ĉapitro

Dudeka ĉapitro

Dudekunua ĉapitro

Dudekdua ĉapitro

Jenő Rejtő. LA SKELETA BRIGADO

tradukis: László Balázs

Unua ĉapitro

1

La milita pastro retropaŝis ekvidinte la mortkondamniton kelkajn minutojn antaŭ la ekzekuto en iu karcero de la prizono de la militista prokurorejo.

La mondo ankoraŭ ne vidis tiaĵon!

La mortkondamnito sidis tie, vestita en kompleta frako! Iomete ebria, krome li portas blankan floron en la butontruo kaj fumas dikan cigaron Havana, dume li fajfadas kun dormemaj okuloj.

Li estas stranga mortkondamnito!

Posttagmeze ekzemple li iris promeni en la urbon por viziti vaporbanejon, kie li banis sin. Baldaŭ li pranzis en bonfama, burĝa kafejo, poste li legis la ĵurnalojn, ĝis la vespero li kartludis remi-on. Ĉar li ankoraŭ havis kelke da horoj ĝis la ekzekuto, li vizitis la publike konatan, ekskluzivan amuzejon Ambasadoro.

La mortkondamnito tie mendis ok-pladan vespermanĝon kaj elektis al tiu botelon da sango-smeralda, peza Iberia vino, deveninta el tiu fora historia rikoltaĵo, kiu alvenis en Afrikon eble kun la herezuloj, fuĝintaj de antaŭ la inkvizicio.

Ĉar la mortkondamnitoj — precipe unu tagon antaŭ la ekzekuto — ne ricevas forpermeso por ludi remi-on, kaj viziti iun bonfaman amuzejon, do mi sentas tiel, ke la afero devas esti klarigata.

La okazaĵon kaŭzis unuavice la neglektemo de vicgrafo Hausier, kiu malgraŭ sia juna aĝo, estis leŭtenanto de la Sekreta servo.

Kolonelo Pocet venigis al si la vicgrafon antaŭ la tagon de la ekzekuto de la mortkondamnito ĥenry Fécamp:

Vi estos komisiita pri la ŝajna fuĝigo de Fécamp, kiel membro de spiona organizaĵo. Kredigu al li, ke vi volas dividi kun li la prezon de la kaŝita aktujo. Ĉar tiu homo malaperigis tre gravajn dokumentojn. Mi opinias, ke vi bone konas lian historion.

— Jes, Fécamp mortigis kapitanon kaj lian ŝoforon, li forrabis ilian aktujon, kaj oni ne scias, kie li kaŝis ĝin.

 — Nu, de Fécamp estos mortpafita, tiam ni neniam ekscios, kien li kaŝis ĝin. Gravas do, ke ni ankoraŭ faru lastan provon antaŭ la ekzekuto. Vi ŝajne fuĝigos lin, kiel spiono.

— Mi komprenas, sinjoro kolonelo…

La kolonelo klarigis al li la zorgeme preparitan planon. Tute ne estas malfacila tasko por la Sekreta servo fuĝigi arestiton el la militista malliberejo.

Sekvonttage la kolonelo gvidis civile vestitan homon en la ĉelon de Fécamp. La civilulo estis vicgrafo Hausier, la oficiro de la Sekreta servo.

— Tiu ĉi sinjoro estas advokato — diris Poncet.  — Je la petskribo de via onklo André Fécamp, vivanta en Parizo, ni permesis, ke en la nomo de via familio tiu ĉi homo notu vian lastan ordonon pri via havaĵo, se vi posedas ion.

— Dankon, sinjoro kolonelo — respondis la prizonulo numero 63.

La kolonelo foriris.

— Nu — komencis la vizitanto, — mi venis pro negoc-afero… Mia komisiinto estas la unua spiono de Eŭropo. Niaj financaj rimedoj kaj kontaktoj estas tute senlimaj.